Vivaj bildoj de bunta lando
Article mis en ligne le 22 juin 2016
dernière modification le 11 septembre 2016

par Michael Leibman
logo imprimer

Redaktis Michael Leibman

Enkadre de preleg-vojaĝoj en Francio, la Lionregiona klubo CERL akceptis la Dagestanan ĵurnaliston Abdulraĥman Junusov. Tiu-ĉi estris dum pluraj jaroj la kulturan programon de la Dagestana televido, kaj nun partoprenas en pluraj publikaj aranĝoj pri homaj rajtoj. En Liono, li unue prelegis enkadre de Liona kurso kaj, la postan tagon, prelegis en publika kunveno aranĝita en la ĉef-klubejo de CERL.
Dank’al lia prezento per lum-bildoj, ni vojaĝis tra la lasta jarcento en lando alloga tamen nekutima pro pejzaĝoj, geografio, kaj sociekonomia vivo.
Dagestano estas montara lando kaj nia preleganto montris al ni mirigajn vilaĝojn alkroĉitajn al krutaj flankoj de montopintoj. Ni iĝis spiromankaj antaŭ la spektaklo. Li klarigis, ke, pli kaj pli, la gejunuloj forlasas tiujn neelteneblajn lokojn, por profiti de pli moderna vivo en la marorandaj urboj. Pro tio la urboj, nun, kreskas kaj tial etendiĝas dum la vilaĝoj malprosperas kaj malkreskas sed tiuj vilaĝoj ankoraŭ atestas pri la sendependeca spirito de la Dagestananoj. Laŭ sinsekvaj periodoj, tiu lando estis membro de la Rusa Imperio, de la Sovet-Unio, kaj nun de la Rusio (Rusa Federaĵo) kaj la rusa lingvo estas la oficiala lingvo. Tamen estas 14 gazetaraj lingvoj kaj 70 lokaj lingvoj parolataj en diversaj montoj kaj valoj, kaj tio, imagu, en lando de nur 3 milionoj da loĝantoj. Malgraŭ la diverseco de la lingvoj kaj de la reliefo, la popoloj kunrezistis al invadoj dum jarcentoj. Kvankam defendemaj, la dagestananoj akceptis la vastan mondon : ni ne forgesu ke en la marborda ebenaĵo iris la karavanoj laŭ la Silka Vojo de Eŭropo en Azion kaj inverse.
Post la dissolvo de Sovet-Unio, Dagestano iĝis membro de la Rusa Federaĵo kaj travivis sociekonomiajn problemojn interalie sub la Jelcina regado. La ekonomia disfalo enkondukis multan elmigradon, inter kiu estis multaj esperantistoj. Sub la regado de Putin kaj lia partio, la ekonomio reprosperis, sed nun pro la konflikto inter Ukrainio kaj Rusio, La Eŭropa Unio aplikas sankciojn kiuj bremsas la ekonomion. La riĉaĵoj de Dagestano estas terkultivado, bredado, kaj ankaŭ nafto, gaso, ercoj, ktp... Ĝi tamen estas unu el la plej malriĉaj landoj de Rusio, kaj la maljusteco pligrandiĝas. La riĉeco estas kaptita de la oligarkio kiu iafoje uzas perforton. Alia minaco venas de la islama ekstremismo (ŭahabismo). Tradicie la plimulto de la dagestananoj apartenas al la moderema Islamo. Sed la militoj de Mezoriento iom pot iom infektas la landon, malgraŭ la malpermeso al tiaj fundamentismoj far la aŭtoritatoj.
Tial la socio ne ĝuas la trankvilon samgrade kiel en Eŭropo ; kelkaj profesioj, precipe la policistoj sed ankaŭ la politikistoj kaj la ĵurnalistoj defias oftege la danĝeron. Efektive en la lastaj jaroj oni murdis kvar Ministrojn pri Informado kaj kvankam, en la Rusa Federacio, oni rigardas la Dagestanan gazetaron la plej libera el ĉiuj, deksep ĵurnalistoj pagis per siaj vivoj sian volon diri la veron. Situanta inter Eŭropo kaj Azio, Dagestano montriĝas lando de kontrastoj kaj kontraŭdiroj.




pucePlan du site puceContact puceMentions légales pucesquelette puce

RSS Valid XHTML 1.0 Strict

2015-2017 © Fédération Espéranto Rhône-Alpes - Tous droits réservés
Site réalisé sous SPIP
avec le squelette ESCAL-V3
Version : 3.86.30