Trombinoscope du bureau
Article mis en ligne le 11 septembre 2016
dernière modification le 20 octobre 2017

par Philippe Pellicier
logo imprimer

Président : Mickael Leibman
Mi naskiĝis en Nov-Jorko en 1951 kaj dum la unua parto de mia vivo plurfoje trans-hejmiĝis de Usono al Francio kaj inverse. Mi instaliĝis en Francio daŭre en la 1978a jaro.
Mi aktivis profesie sinsekve kiel komputisto, komercisto kaj instruisto de la angla. En profesia kadro mi uzis plurajn lingvojn kiujn mi plejparte lernis memstare. Kiel emerito mi ankoraŭ flegas la lernadon de lingvoj. Krome mi partoprenis jam je frua aĝo en organizaĵoj por homaj rajtoj kaj paco. Mi malkovris Esperanton en 2006 kaj eklernis ĝin ekde 2008. Por mi Esperanto estas nekomparebla ilo por faciligi homan komunikadon kaj interkomprenon.


Vicprezidanto : Michel Fontaine
Mi esperantiĝis cxirkaŭ la jaro 2000. Mi okupis diversajn lokajn postenojn : kasisto de Rodanalpa Federacio, kasisto de Esperanto Bourg en Bresse.
Poste loĝis en Ĉinio dum dek jaroj. Tie mi akiris sperton en kampo de distanca instruado perskajpe. Prezidanto de Esperanto Bourg en Bresse de du jaroj, vic-prezidanto de
Rodanalpa Federacio ekde majo 2016.


Secrétaire : Mireille Besset
Emerita instruistino, lionanino, mi longe vivis en la pariza regiono au en Parizo, kie mi zorgis, ĉe Esperanto France, pri la aliĝo al la U.K. dum pluraj jaroj. Nun mi vivas en la departemento Dromo, ano de Bona Stelo (Romans) kaj estas sekretario de la regiona federacio.


Pierre Grollemund, emerito, eks-tegmentisto kaj instruisto pri konstruado. Esperantistiĝis en 1976. En Saint-Étienne, kie li loĝas de 33 jaroj, ni provas konatigi esperanton, kuraĝigi al ĝia uzado, kultivi niajn rilatojn kun diversaj landanoj el Afriko, Cheĥio, Japanio, ktp.


Dans la même rubrique

Contact
le 21 octobre 2015
par Philippe Pellicier


pucePlan du site puceContact puceMentions légales pucesquelette puce

RSS Valid XHTML 1.0 Strict

2015-2017 © Fédération Espéranto Rhône-Alpes - Tous droits réservés
Site réalisé sous SPIP
avec le squelette ESCAL-V3
Version : 3.87.17