La Antropoceno : sciencistoj deklaras naskiĝon de nova geologia epoko sub homa influo

Cet article concerne le passage à une nouvelle ère géologique, l’anthropocène, caractérisée par un impact permanent et prononcé des êtres humains sur la planète.

Article mis en ligne le 2 décembre 2016

par Michael Leibman
logo imprimer

La Anthropoceno : sciencistoj deklaras naskiĝon de nova geologia epoko sub homa influo
Laŭ sciencaj fakuloj la efiko de homa agado sur la terglobo estas nuntempe tiel granda ke ni transiras nun de la Holocena epoko al nova geologia epoko kiun ili proponas nomi la Antropoceno. Tion ĉi konkludis eksperta grupo okaze de la lastatempa Internacia Geologia Kongreso en Sud-Afriko.
Ili deklaris ke plej taŭge oni povas konsideri la kvindekajn jarojn de la pasinta jarcento kiel komenco de tiu epoko. Tiam radio-aktivaj elementoj estis disĵetataj tra la planedo per testoj de nukleaj bomboj . Krome, profundajn ŝanĝojn okazigis ankaŭ masiva poluado per plastaĵoj, fulgo de elektro centraloj, betono, kotopo.
La nunan eraon, la Holocenon konsistigas la 12 000 jaroj de stabila klimato post la lasta glacia periodo. Dum tiu periodo disvolviĝis ĉiuj civilizacioj. Sed la abrupta akcelo de la karbo-dioksidaj emisiaĵoj ekde la dua duono de la dudeka jarcento, la altiĝo de la mara nivelo, la amasa formortado de specioj kaj la transformo de la landoj per forhakado de arbaroj kaj per konstruado, signas la finon de tiu tempa segmento. La Tero estas tiel profunde ŝanĝita ke la Antropoceno postvenas nuntempe al la Holoceno.
Profesoro Chris Rapley, fakulo pri klimata scienco en la Universitata Kolegio de Londono, kaj antaŭa direktoro de la Londona scienca muzeo diris : "la Antropoceno markas novan periodon en kiu niaj kolektivaj aktivaĵoj superregas la maŝinaron de la planedo. Pro tio ke la planedo estas nia vivo-subtena sistemo (ni estas esence la skipo de granda kosmo-ŝipo) tiel granda interfero en ĝia funkciado estas alte signifa. Se vi aŭ mi estus skipo en pli malgranda kosmo-ŝipo, estus neimageble perturbi la sistemojn kiuj provizas al ni aeron, akvon, nutraĵojn kaj reguladon de la vetero. Sed la eniro en la Antropocenon diras al ni, ke ni estas ludanto kun fajro ; estas danĝera konduto kiun ni verŝajne post iom bedaŭros, se ni ne pli firme elprenos kaj prizorgos la situacion.
Por difini novan geologian epokon, necesas trovi signon , kiu okazas globo-skale kaj eniros la sedimentajn tavolojn de la akumuliĝanta geologia rikordo. Ekzemple, la amasa formorto de dinosaŭroj, antaŭ 66 milionoj da jaroj, fine de la Kretaceo markiĝis per pinta kvanto de la metalo iridio kiu difuzis de la meteoro kiu tiam koliziis kun la Tero.
Rigarde la Antropocenon, la plej bona kandidato por tiaspeca pinto estas eble la la radioaktivaj elementoj de nuklea-bombaj testoj elsputitaj en la stratosferon kaj poste dise refalantaj al la Tero.
Ekzistas tamen multaj aliaj signoj atestantaj tiun transiron de unu epoko al alia :
La formorto de bestaj specioj okazas je multe pli alta procento ol la longakura averaĝo. Se la nuna tendenco konfirmiĝas 75 procento de la specioj malaperos en la venontaj jarcentoj.
La nivelo de klimato-varmantaj KO2 en la atmosfero kreskas je la plej alta procento de la lastaj 66 millionoj da jaroj ; precipe kaŭze de la bruligo de fosilaj brulaĵoj la nivelo altiĝis de de po 280 partoj por miliono je la komenco de la industria revolucio ĝis 400 ppm, kaj daŭre iras pli-supren.
Estas tiom da plastaĵoj en niaj riveroj kaj oceanoj ke la ĉie-estantaj mikroplastaj partikloj postlasos al estontaj generacioj malkovreblajn fosilajn rikordojn
La niveloj de fosforo kaj nitrogeno estas dobligitaj dum la pasintan jarcento pro la enmeto en la grundoj de kemiaj fekundigaĵoj. Tio verŝajne havos la plej grandan efikon sur la nitrogena ciklo en 2,5 miliardoj da jaroj
La brulado de fosilaj brulaĵoj estas forlasinta daŭra tavolo de per-aree portataj karbo-partikloj en sedimentoj kaj glaciejoj
(verkita de Mikaelo Lajbmano ; ĉefa fonto, The Guardian, aŭgusto 26an 2016)




pucePlan du site puceContact puceMentions légales pucesquelette puce

RSS Valid XHTML 1.0 Strict

2015-2017 © Fédération Espéranto Rhône-Alpes - Tous droits réservés
Site réalisé sous SPIP
avec le squelette ESCAL-V3
Version : 3.86.30