Rencontre Culturelle Régionale - Regiona Kultura Renkontiĝo

Le 24 mars dernier s’est déroulée à Fontaine, banlieue de Grenoble une rencontre culturelle des Espérantistes de Rhône-Alpes . La journée s’est ouverte sur une présentation d’Auroville, une communauté située en Inde à proximité de Pondichéry , où deux Espérantistes de notre région ont pu effectuer des séjours prolongés . Auroville est animée par une forme de spiritualité que l’on peut qualifier de non-religieuse ; celle-ci permet à des habitants venus de cinquantes pays différents de partager un mode de vie écologique, avec un maximum de respect et un minimum de règles .

Le voyage s’est poursuivi en Chine, avec le parcours d’un couple d’Espérantistes grenoblois , à la rencontre d’espérantophones de ce vaste pays , d’où ils n’ont pas manqué de rapporter quelques spectaculaires photos de monuments.

Le repas du midi, moment d’échanges conviviaux et de partage de bons plats préparés par les un.e.s et les autres à la maison faisait suite à cette matinée bien remplie .

L’après-midi fut consacrée à la littérature en Espéranto : lectures de poèmes et de nouvelles … ainsi qu’au jeux de société moyen par excellence de pratiquer la langue de manière à la fois intense et détendue.

Article mis en ligne le 2 mai 2018

par Michael Leibman
logo imprimer

La 24-an de Marto kuniĝis en Fontaine (apud Grenoblo) tridek entuziasmaj Esperantistoj el Rodanalpa Federacio. Post mallonga kafumado antaŭ la densa programo, Mikaelo Leibman, Prezidanto de la Federacio, paroladis pri nia kulturtago substrekante la gravecon de tiuj renkontiĝoj.
La unuan temon, pri Aŭrorurbo (Auroville) kiu situas en Hindio apud Pondiĉero, prezentis Ewa kaj Bernard. Ili parolis pri la vivo kaj la filozofio de la personoj dank’al kiuj, en 1968, tiu loko estis fondita (Sri Aurobindo kaj Patrino – la francino Mirra Alfassa). Ili elvokis koncize la trian personon – Satprem, kiu registris kaj publikigis la intervjujojn de Patrino. Oni povas pritaksi Aŭrorurbon diversmaniere : kiel tute ne religia sed altspirita komunumo, kiel ekovilaĝo, kiel modelo de societo kiu funkcias preskaŭ senregule, nur laŭ la konscienco de ĉiu loĝanto. La ĉeestantoj ankaŭ spektis filmeton pri la ĉefa konstruaĵo – Matrimandiro, grandega oreca globo, en kiun la homoj venas por mediti en absoluta silento, senrite. Ewa kaj Bernard indikis kelkajn komunajn punktojn inter Aŭrorurbo kaj Esperanto. Tiu loko, same kiel la internacia lingvo, estas la propraĵo de la homaro. Ili ambaŭ havas la subtenon de UNESKO. La vilaĝanoj devenas el 50 landoj kaj kunvivas pace. En tiu loko oni uzas kvar lingvojn (francan, anglan, tamulan kaj sanskritan) tamen la angla iĝis la ĉefa, do Ewa kaj Bernard miras, kial en Aŭrorurbo neniu projektas uzi Esperanton. Laŭ ilia opinio, estus bone, ke Esperantistoj iru tien por disvastigi Esperanton. Bedaŭrinde, pro la limtempo, Ewa kaj Bernard ne povis rakonti detale pri siaj spertoj dum dumonata restado en Aŭrorurbo.
Poste Mari-Thé kaj Nikolaj prezentis kaj komentis siajn fotojn, faritajn dum ilia vojaĝo en Ĉinio en 2016. Krom la vizito de kelkaj famaj vidindaĵoj (ĉina murego kaj skulptitaj soldatoj de imperiestro Quin) ili vizitis Esperanto-Radion kaj renkontis multajn ĉinajn Esperantistojn. La kuriozaĵo : la fremdlandanoj devas montri sian identigilon por aĉeti bustikedon kaj sur la tikedo videblas la numero de la pasporto de la uzanto. La fotoj de Marie-Thé kaj Nikolaj ofte montris manĝaĵojn nekutimajn en Eŭropo, do la spektantoj ekmalsatis. Bonŝance, tuj post la fotvojaĝo en Ĉinio, estis la tempo por tagmanĝo. Ĉiuj ĝuis amikan etoson kaj diversajn kunportitajn pladojn.
Postagmeze, Ewa prezentis kelkajn famajn mikronovelojn, ties aŭtorojn (Augusto Monterroso, Luis Felipe Lomeli, Santiago Eximeno kajfranco – Jacques Fuentealba). Ŝi ankaŭ proponis diskuti pri propraj mikronoveloj. Tiu verka ĝenro, kiu, kompare al aliaj landoj, malfrue alvenis en Francio, estas nur pritaksita veran literaturon. En la jaro 2018, mikronovelo estas aldonita de Belartaj Konkursoj kiel subbranĉo de la prozo.
Bedaŭrinde, pro la tempomanko, Bernardo ne prezentis Tai-chi
Sekva programero estis dediĉita al la poezio. Elisabeth legis sian poemon « Riverego », kaj la poemon de Ewa « Migrantoj », legis triope Elisabeth, Ewa kaj Nikolaj.

Post mallonga paŭzo, kiu ebligis teumi, manĝeti kaj daŭrigi interparoladon, Rolande instalis surtablen siajn Esperanto-ludojn. Ŝi klarigis la regulojn kaj la celon de ĉiuj ludoj. La ĉeestantoj admiris ŝiajn kreaĵojn, certe utilaj por instrui Esperanton ne nur al infanojn sed ankaŭ al plenkreskuloj.
Laŭ la konkludo de Mikaelo kaj de partoprenantoj, tiu kulturtago estis interesa kaj sukcesa. Evidente, necesas plibonigi kelkajn punktojn ; ekzemple pli bone mezuri la tempon por ĉiu prelego, eble ne proponi tro da temojn por ebligi pli da demandoj.
Estos necese preparante la venontan kunsidon, peti de la membroj, ĉu ili intencas partopreni kaj poste informi ĉu ili venos, por kiel eble plej bone trovi sufiĉan lokalon.
La venonta kunsido devus okazi en Liono, pleje centra en la regiono.

Konklude, Mikaelo elvokis temojn por la venonta kulturtago : pri la uzo de komputiko (eble ankaŭ de Wikipedio).


pucePlan du site puceContact puceMentions légales pucesquelette puce RSS

2015-2018 © Fédération Espéranto Rhône-Alpes - Tous droits réservés
Réalisé sous SPIP
Habillage ESCAL 4.0.98